Antaue la va-oj
vivis en profunda montaro kaj malofte kontaktighis kun la ekstera
mondo. Ilia ekonomio estis postighinta. Nun ili vivas vivon modernan
kaj felichan.
La vestoj de
va-oj malsamas lau regionoj. La virinoj plejparte portas mallongan
senkoluman veston en nigra koloro, multfaldan jupon kaj kapringon
el arghento au bambustrioj. Ili sin beligas per arghenta kolringo,
pluraj arghentaj braceletoj, grandaj orelringoj kaj diversaj bidoj
antau la brusto.
La va-oj loghas
en etaghdomo konstruita el ligno kaj pajlo. La supra etagho estas
destinita por homoj kaj la malsupra por brutoj. La lignaj gravurajhoj
sur la domo kaj bova kranio kun kornoj pendanta sur la muro montras
la richecon de la familio.
La
va-oj kuiras rizon en bambuaj trunkoj kaj shatas trinki vinon.
|