La gaushan-oj
havas malsamajn dialektojn, morojn, vestojn k.a. pro diferenco de
loghlokoj. Ili konsistigas 2% de la totala loghantaro de Taiwan
kaj sin okupas chefe pri agrikulturo, forstokulturo, chasado kaj
fishkaptado.
La gaushan-oj lertas en gravurado
kaj pentrado. Sur iliaj chiutagaj uzajhoj, ornamajhoj, muzikiloj,
pordoj, muroj kaj pirogoj estas belaj gravurajhoj temantaj pri iliaj
chasado, kamplaboro kaj vivo. La gaushan-aj virinoj lertas en teksado
kaj tinkturado de tolo, brodado de basko, maniko kaj kaptuko. Ili
sin beligas per diversaj ornamajhoj faritaj el konko kaj besta osto.
|
|