La prapatroj
de kirgizoj loghis en la supra beseno de Jenisejo, poste migris
suden kaj vivis kune kun la tughue-aj kaj mongalaj triboj en la
regiono de Tianshan-montaro, Xinjiang.
La kirgizoj sin
okupas ne nur pri brutobredado, sed ankau pri chasado, terkulturado,
metiindustrio kaj komercado. La vestoj, manghajhoj kaj trinkajhoj
de la kirgizoj intime rilatas al la brutobredado. La kirgizaj viroj
pashtas brutojn, kaj la virinoj melkas, kaj akushigas shafinojn
kaj tondas shaflanon.
La kirgizoj,
chu junaj chu maljunaj, portas tutjare chapon, kaj la chapo de viroj
estas verda, purpura, blua au nigra. La virinoj preferas rughajn
veston, jupon kaj chapon kun bidoj kaj plumoj kiel ornamajhoj. La
knabinoj havas multajn malgrandajn harplektajhojn kaj la edzinoj
-- nur du kun diversaj arghentaj ornamajhoj. La kirgizoj lertas
en kantado kaj dancado.
|
|