Antaue la dong-oj
portis plurajn nomojn. Post la fondigho de la nova Chinio en 1949
ili ekhavis unuecan nacian nomon Dong. Ili plejparte sin okupas
pri terkulturado. Ili kulturas chefe rizon kaj lertas en fishbredado
en rizkampo. La dong-aj virinoj lertas en kulturado de kotono, teksado
kaj tinkturado de shtofo. Chiuj dong-oj estas elstaraj en kantado.
Oni nomas ilian lokon "Maro de kantoj". La tambura turo kaj kontraupluva
ponto en vilagho de la dong-oj montras ilian apartan konstruan arton.
|
|