En 1960 la nomo
de la nacio Primi estis difinita lau la volo de la primi-oj. Antaue
la primi-oj loghis sur la Qinghai-Tibeta Altebenajho kaj vivis nomadisme.
Ch. la 7-a jc. ili transloghighis al la sudokcidenta parto de Sichuan-provinco
kaj starigis intiman rilaton kun han-oj kaj tibetanoj. En la dinastio
Yuan (1206-1368) primi-a trupo kune kun la mongola armeo batalis
en la okcidenta parto de Yunnan-provinco. Poste ili restis en la
loko kaj pli kaj pli multighis.
La primi-aj virinoj
portas grandan kaptukon, veston kun butonoj che dekstra flanko,
multfaldan jupon kaj larghan koloran zonon che la talio. Ili amas
plekti la harojn kune kun fadenoj kaj vostaj haroj de guntbovoj
kaj volvi ilin sur la kapo. La viroj portas mallongan veston el
tolo, lozan pantalonon kaj blankan veshton el shafledo.
La primi-oj
lertas en kantado kaj dancado. En festaj tagoj kaj en geedzigha
kaj funebra ceremonioj okazas certe konkurso de kantado. Per reciprokado
de kantoj gejunuloj povas havigi al si amaton.
|