Achang-oj
  Baj-oj
  Bau'an-oj
  Blang-oj
  Buji-oj
  Chjang-oj
  Daur-oj
  De'ang-oj
  Derung-oj
  Dong-oj
  Dongshjang-oj
  Evenk-oj
  Gaushan-oj
  Gelau-oj
  Ghing-oj
  Ghingpo-oj
  Ghino-oj
  Ghuang-oj
  Hani-oj
  Heghe-oj
  Huj-oj
  Jau-oj
  Ji-oj
  Jugur-oj
  Kazahhoj
  Kirgizoj
  Koreoj
  Lahu-oj
  Li-oj
  Lisu-oj
  Loba-oj
  Manchuroj
  Maunan-oj
  Menba-oj
  Mjau-oj
  Mongoloj
  Mulau-oj
  Nashi-oj
  Nu-oj
  Orochen-oj
  Primi-oj
  Rusoj
  Salar-oj
  She-oj
  Shibe-oj
  Shuj-oj
  Taghikoj
  Taj-oj
  Tataroj
  Tibetanoj
  Tu-oj
  Tughja-oj
  Va-oj
  Ujguroj
  Uzbekoj
 
 
 
  Buji-nacio



    En la regiono, kie vivas buji-oj, klaras riveroj kaj verdas montoj. Tie imponas la fama akvofalo Huangguoshu. Historiaj objektoj elterigitaj en la regiono atestas, ke la buji-oj apartenas al la agrikultura nacio, kiu de antikve lertas en riz-kulturado. Ilia vaks-tinkturita shtofo kun belaj desegnoj estas shatataj metiartajhoj kaj konservajhoj.

    La buji-aj kantoj elspiras tipan nacian trajton. Por geedzigha ceremonio la buji-oj kantas 2-3 kaj ech 6-7 tagojn. Tamburo el bronzo kun diversaj gravurajhoj sur si estas ilia plej antikva nacia muzikilo. Antaue preskau chiuj buji-aj vilaghoj posedis bronzan tamburon, kaj tamburado estas nemankigebla programero en festaj aktivadoj.

    La buji-aj viroj portas mallongan veston, pantalonon kaj kaptukon, kaj la virinoj veston kun largha basko dekstre butonumita kaj sin beligas per diversaj arghentaj ornamajhoj.

    La chefa festo de la buji-oj estas Festo de Bova Regho. En la festa tago (la 8-a tago de la kvara monato lau la china luna kalendaro) chiuj buji-aj familioj preparas bov-reghan kukon por kulti la prapatrojn, alvenigi la bovan animon kaj ripozigi la bovojn por esprimi amon kaj dankon al la lastaj.

 
(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16