La Jugur-nacia
nomo estis difinita post interkonsiligho de ghiaj membroj en 1953,
kiam oni preparis starigon de la Sunan-a Jugur-nacia Autonoma Gubernio.
La jugur-oj sin okupas chefe pri brutobredado. Ili havas fiksan
loghejon. Ili konstruas akvoutiligajn konstruajhojn, barilhavajn,
gresejojn kaj uzas mashinojn. Dank' al tio la brutobredado rapide
disvolvighas kaj la popola vivo multe plibonighas.
La jugur-aj viroj
portas feltan chapon, ledajn botojn kaj longan robon kun alta kolumo
kaj rugha zono, kaj la virinoj blankan feltan chapon trumpetforman
kun pendajho el rughaj fadenoj sur ghia supro kaj veston kun kolumo
kaj manikoj borderitaj per belaj brodajhoj. En la agho de edzinigho
la virinoj faras al si 3 dikajn harplektajhojn el pluraj maldikaj.
|