La chinaj kazahhoj
havas longan historion. La usun-oj (la 2-a jc. a.K. -- la 2-a jc.)
en Tianshan-montaro estis la prapatroj de la chinaj kazahhoj. Tiam
ili starigis intimajn rilatojn kun nacioj vivantaj en la okcidento
de Chinio, kiaj tughjue-oj kaj hujhu-oj. La nomo de la chinaj kazahhoj
aperis meze de la 15-a jc. Nur malmultaj chinaj kazahhoj sin okupas
pri terkulturado kaj plejparto entreprenas brutobredadon kaj tutjare
vivas sur stepo. Ili pashtas, transportas, vojaghas kaj vivas chiam
kun chevaloj. Chiuj chinaj kazahhoj lertas en chevalrajdado kaj
fieras pri sia kromnomo "Nacio sur Chevaloj".
La festoj de la chinaj kazahhoj
havas ian rilaton kun religio. En festaj tagoj ili preparas shafajhon
kaj okazigas konkursojn de rajdado, luktado kaj kaptado de shafo.
La chinaj kazahhaj gejunuloj tre shatas la amuzadon "Persekutado
de Knabinoj", char en la aktivado ili povas trovi amaton. La nacia
muzikilo de la chinaj kazahhoj estas du- au kvarkorda instrumento
nomata Dombra, kiu donas agrablajn melodiojn.
|
|