En 1979 la Shtata
Konsilantaro anoncis, ke Ghino estas la 55-a china nacimalplimulto.
Pri la deveno de ghino-oj ne estas noto. La ghino-oj respektas Zhuge
Liang kiel sanktulon. Legendo diras, ke parto da armeanoj de Zhuge
Liang venis de malproksima nordo. Kiam fondighis la nova Chinio
en 1949, la ghino-oj sin liberigis el la primitiva socio kaj komencis
la novan vivon socialisman. Nun la ghino-oj havas siajn proprajn
shtatoficistojn, studentojn, kuracistojn, komercistojn, sciencistojn
kaj teknikistojn.
La ghino-aj viroj portas veston
sen kolumo el blanka lino kaj pantalonon el blanka au blua tolo,
kaj la virinoj diverskoloran veston sen kolumo, longan au mallongan
jupon en nigra koloro kun rughaj borderajhoj kaj blankan tri-angulan
chapon. La ghino-oj, chu viroj chu virinoj, sin beligas per grandaj
oreltruoj.
|
|