La prapatroj
de la heghe-oj vivis en la baseno de la riveroj Heilong, Songhua
kaj Wusuli. Antaue la heghe-oj portis veston faritan el fishhauto
kaj estis chiam kun hundoj, pro tio oni nomis ilin "Fishhauta Tribo"
kaj "Tribo kun Hundoj". En la komenco de la 20-a jc. ili ankorau
praktikis la sistemon de la primitiva patriarka klano, uzis simplajn
laborilojn kaj faris nodojn per shnuro kiel signon de notoj. Kiam
japanaj agresantoj invadis Chinion, la heghe-oj, orochen-oj kaj
aliaj chinaj nacimalplimultoj suferis la kruelan regadon kaj malhoman
etno-eksterman politikon de la japanaj agresantoj. Pro tio la loghantaro
de la heghe-oj malkreskis al 300, kiam fondighis la nova Chinio
en 1949. Kaj post tio la heghe-oj komencis la novan vivon. Ili sin
okupas ne nur pri fishkaptado, sed ankau pri terkulturado kaj fishbredado.
Ili estas gastamaj. Se vi gastos che ili, ili certe regalos vin
per diversaj fishpladoj.
|
|