Orochen signifas
homon sur monto au homon posedanta boacojn. La orochen-aj viroj
estas elstaraj chevalrajdantoj kaj arkpafantoj. Ili ege lertas en
chasado, bone sciante vivkutimojn de diversaj sovaghaj bestoj. Ghis
la 40-aj jaroj de la 20-a jc. ili vivis ankorau en primitiva nomadismo:
la chasajhoj estis egale distribuataj inter la tribanoj. Nun ili
havas fiksloghejon. Ili forlasis la chasadon kaj farighis protektantoj
de arbaroj kaj sovaghaj bestoj. La orochen-oj estas tre lertaj en
farado de diversaj objektoj el betula shelo, kiaj vestoj, shuoj,
skatoloj, korboj, siteloj, kestoj kaj ech boatoj, kun belaj desegnoj.
|
|