Bau'an devenis
de la nomo de loko. En 1573-1620 bau'an-oj starigis la packonservan
trupon Bau'an en la regiono Tongren, Qinghai-provinco, kaj fondis
la urbon Bau'an. Antaue oni nomis la loghantojn Bau'an-hui, char
ili kredis je islamo kiel huj-oj. En 1950 lau ilia deziro oni eknomis
ilin Bau'an-nacio.
Char iliaj lingvaj
karakterizajhoj kaj vivkutimoj similaj al tiuj de mongoloj, oni
konstatis, ke ekde la dinastioj Yuan kaj Ming iuj mongoloj, kiuj
kredis je islamo, vivis en la regiono Tongren kaj post longtempa
kunvivado kun huj-oj, han-oj, tibetanoj kaj tu-oj formighis iom
post iom la nomita nacio. La bau'an-oj plejparte sin okupas pri
terkulturado kaj malmultaj pri brutobredado kaj metiindustrio. Ili
lertas en kantado, dancado kaj ludo de kord- kaj blov-instrumentoj.
|
|