Ghuang-nacio
estas la plej granda el la chinaj nacimalplimultoj. En la antikveco
ghi portis pli ol 20 malsamajn nomojn en malsamaj lokoj. En 1964
la Shtata Konsilantaro aprobis ghian universalan nomon Ghuang. La
15-an de marto 1958 fondighis la Guangxi-a Ghuang-nacia Autonoma
Regiono.
La ghuang-oj
sin okupas pri kulturado de rizo kaj maizo. Char ili lertas en kantado,
ilia loghloko portas la nomon "Maro de Kantoj". La brokajhoj, ilia
tradicia metiartajho, estas famaj kaj vaste shatataj en- kaj eksterlande.
|