La prapatroj
de la achang-oj vivis en la basenoj de la riveroj Jinsha, Lancang
kaj Nujiang, en nordokcidenta Yunnan-provinco. Ch. 13 jc., ili plurfoje
transloghighis kaj iom post iom enloghighis en Yunnan. De la tiea
han-a garnizono ili lernis kulturi rizon kaj fari ferajn instrumentojn.
Tio akcelis la disigon de agrikulturo kaj metiindustrio, kaj la
komerca ekonomio unuapashe disvolvighis. Antau la fondigho de la
nova Chinio en 1949 praktikighis en la regiono de achang-oj la feudula
ekonomio, kaj bienula ekonomio konis iagradan evoluon. La feuduloj
plejparte estis taj-aj tribestroj kaj la bienuloj -- han-oj.
La achang-oj havas richan bushan
literaturon kaj lertas en ludo de lanternoj, kantado, dancado kun
tamburo, gravurado kaj skulptado. Ili havas la festojn Huijie kaj
Woluo kaj celebras ankau la festojn akvovershan, pordoferman kaj
-malferman same kiel la taj-oj.
La achang-aj viroj portas vestojn
kun simplaj koloroj, kaj la virinoj edzinighintaj tiujn kun mallarghaj
manikoj kaj kaptukon en koloroj blua au nigra. La achang-aj knabinoj
havas harligon volvitan sur la kapo kaj sin beligas per diversaj
arghentaj ornamajhoj.
|