En la 20-40-aj
jaroj de la 20-a jc., derung-oj vivis ankorau sub la primitiva sistemo
de la patriarka klana komunumo, uzis simplajn laborilojn faritajn
el ligno kaj bambuo, entreprenis primitivan terkulturadon kaj faris
nodojn per shnuro kiel signon de notoj, sen intershangho de varoj.
Nur post la fondigho de la nova Chinio en 1949 tia stato shanghighis.
La derung-oj estas laboremaj, gastamaj kaj honestaj.
Opiniante, ke ili havas la saman
prapatron, la derung-oj metas la nomon de la klano au tiun de la
patro antau la sian. La derung-oj, chu viroj chu virinoj, liberlasas
siajn harojn. Antaue ili simple vestis sin. Ili volvis sian korpon
per tolo kun strioj ligita per shnuro au bambuaj pingloj, kaj prenis
la tolon kiel veston tage kaj kiel litkovrilon nokte. La derung-aj
virinoj kutimas tatui sian vizaghon.
La Novjara Festo estas grava
por la derung-oj. En la festaj tagoj ili buchas bovon por kulti
la chielon, invitas gastojn kaj dancas dancojn. Tio okazas en nedifinitaj
vintraj tagoj.
|
|