En la 7-a jc.
arabaj kaj persaj komercistoj venis en Chinion por komercado kaj
restis en Kantono kaj Quanzhou, chemaraj urboj en sudorienta Chinio.
Ili konsistigis iom post iom parton de Huj-nacio. Krome, meze de
la 13-a jc. mez-azianoj, persoj kaj araboj enmigris en la nordokcidentan
parton de Chinio, geedzighis kaj kunvivis kun han-oj, ujguroj kaj
mongoloj kaj formis Huj-nacion.
En urboj kaj vilaghoj, kie dense
loghas huj-oj, estas moskeo, chirkau kiu sidas domoj de huj-oj.
Islamo faris grandan influon sur la naskadon, geedzighon, funebradon,
manghadon, vestadon kaj aliajn vivkutimojn de la huj-oj. Por ili
imamo ludas gravan rolon. Estas li, kiu donas nomon al la novnaskito
kaj atestas la geedzecon de novgeedzoj. La huj-aj viroj portas blankan
au nigran chapon, kaj la virinoj nigran, blankan au verdan kaptukon.
La huj-oj ne manghas porkajhon, nek trinkas vinon. Tio estas difinita
de Korano. Char la huj-oj havas sian propran mangh-kutimon, ofte
vidighas restoracioj kaj vendejoj kun shildo, sur kiu legighas la
vorto "Huj-a" au "Islama".
|
|