La nacia legendo
diras, ke la prapatroj de la tu-oj estis mikssangaj posteuloj de
mongoloj kaj huor-oj. Laudire huor-oj estis tuguhun-oj. Multaj fakuloj
opiniis, ke la tu-oj estas posteuloj de la tuguhun-oj. Antaue la
tu-oj sin okupis pri shafobredado. De post Ming-dinastio (1368-1644)
ili entreprenis chefe terkulturadon kaj poste ankau brutobredadon.
Hodiau la tu-oj ankorau shatas bredi shafojn.
La tu-oj, chu
viroj chu virinoj, shatas surmeti altkoluman veston kun delikataj
kaj brilkoloraj brodajhoj. La viroj portas longan tolan robon. En
malvarmaj tagoj ili aldonas peltan robon zonitan. La virinoj portas
veston dekstre butonumita kun lozaj manikoj el 5 shtofpecoj en malsamaj
koloroj. Kelkfoje ili surmetas ankau nigran veshton. Antaue ili
havis komplikajn kapornamajhojn de 7-8 specoj, kiuj poste estis
anstatauigitaj per novaj kaj simplaj. Ili portas ankau feltan chapon
kun belaj brokajhoj
.
|