Antau la fondigho
de la nova Chinio en 1949 la blang-oj en la montaro Blang ankorau
konservis la vivmanieron de primitiva komunumo kaj tiuj en la regiono
Pingba jam vivis en la etapo de la feud-bienula ekonomio. La lokoj,
kie loghas la blang-oj, abundas je richfontoj. La blang-oj sin okupas
chefe pri terkulturado kaj lertas en te-kulturado dank' al la varmeta
klimato. La blang-oj en la montaro Blang donas al siaj idoj la nomon
ligitan kun tiu de la patrino. Tri tagojn post la naskigho de la
bebo oni baptas ghin kaj aldonas la nomon de la patrino post la
ghia.
La blang-aj viroj portas veston
sen kolumo, larghan pantalonon en nigra koloro kaj blankan au nigran
turbanon, kaj la virinoj mallongan veston sen kolumo, jupon kun
rughaj kaj verdaj strioj au en nigra koloro. Ili faras hartuberon
kaj ghin volvas per longa rubando. La blang-aj virinoj machas areknukson
kaj hodiau maljunulinoj ankorau rigardas belaj la dentojn nigrigitajn
de areka suko.
|