Achang-oj
  Baj-oj
  Bau'an-oj
  Blang-oj
  Buji-oj
  Chjang-oj
  Daur-oj
  De'ang-oj
  Derung-oj
  Dong-oj
  Dongshjang-oj
  Evenk-oj
  Gaushan-oj
  Gelau-oj
  Ghing-oj
  Ghingpo-oj
  Ghino-oj
  Ghuang-oj
  Hani-oj
  Heghe-oj
  Huj-oj
  Jau-oj
  Ji-oj
  Jugur-oj
  Kazahhoj
  Kirgizoj
  Koreoj
  Lahu-oj
  Li-oj
  Lisu-oj
  Loba-oj
  Manchuroj
  Maunan-oj
  Menba-oj
  Mjau-oj
  Mongoloj
  Mulau-oj
  Nashi-oj
  Nu-oj
  Orochen-oj
  Primi-oj
  Rusoj
  Salar-oj
  She-oj
  Shibe-oj
  Shuj-oj
  Taghikoj
  Taj-oj
  Tataroj
  Tibetanoj
  Tu-oj
  Tughja-oj
  Va-oj
  Ujguroj
  Uzbekoj
 
 
 
  Shuj-nacio



    En historiaj libroj de Ming-dinastio (1368-1644) legighas notoj pri Shuj-nacio. La shuj-oj nomas sian nacion "Mara Akvo". Post la fondigho de la nova Chinio en 1949 la vivo de la shuj-oj konis grandan shanghighon, precipe en la kampoj kultura, eduka kaj sanprotekta. En 1957 fondighis la Sandu-a Shuj-nacia Autonoma Gubernio. Helpate de la shtato, la laboremaj shuj-oj kune kun aliaj nacianoj konstruis sian hejmlokon kaj igis ghin richa je rizo, fishoj kaj fruktoj.

    La shuj-oj havas sian propran kalendaron, lau kiu la 9-a monato estas la komenco de la jaro. Duan-festo de la shuj-oj estas la plej grava kiel la Printempa Festo de la han-oj. Antaue, la shuj-oj festis sian novjaron de la lastaj tagoj de la 8-a monato ghis la unuaj tagoj de la 10-a monato. Char tiu tempo estas la chefsezono de kamplaboroj, ili malfruigis la daton de sia novjaro al la 11-a monato. Dume, en chiuj vilaghoj tage kaj nokte estas tamburado, gongado kaj ludo de blov-instrumentoj. La shuj-oj gaje kolektighas che monto por spekti konkurson de chevalrajdado.

 
(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16