En la 2-a jc.
a. K. la prapatroj de la de'ang-oj ekvivis ambauborde de la rivero
Nujiang. La de'ang-oj vivas kune kun ghinpo-oj, han-oj, lisu-oj,
taj-oj kaj aliaj nacianoj. Ili sin okupas chefe pri terkulturado
kaj lertas en te-kulturado. Iam ili portis la nomon Benglong. Septembre
de 1985 la Shtata Konsilantaro aprobis, ke ili prenis alian nomon
De'ang.
La de'ang-aj virinoj portas
bluan au nigran veston, longan jupon kaj nigran kapveston, kaj la
viroj malhelbluan veston, mallongan sed larghan pantalonon kaj nigran
au blankan kapveston. Kaj la viroj kaj la virinoj sin beligas per
grandaj orelpendajhoj kaj arghenta kolcheno. La nunaj junuloj havas
har-aranghon same kiel la han-oj kaj ne plu portas pezajn ornamajhojn.
|
|