Ekde Tang-dinastio
(618-907) la lisu-oj portas tiun nacian nomon. En la 8-a jc. la
prapatroj de la lisu-oj loghis ambauborde de Jinsha-rivero. Meze
de la 16-a jc. lisu-oj migris al la baseno de Nujiang-rivero por
eviti rabadon, subpremadon kaj militon. Ili vivis de primitiva terkulturado
kaj chasado. Ghis post la fondigho de la nova Chinio en 1949 la
lisu-oj ankorau konservis postsignojn de la primitiva klana socio.
Ili ekkonstruis shoseojn en sia regiono, kaj dank' al tio ili povas
kontaktighi kun la ekstera mondo kaj iliaj ekonomio kaj kulturo
progresighis.
La lisu-aj virinoj
portas veston kaj pantalonon kun belaj ornamajhoj, kaj beligas sian
kapon per blankaj kaj rughaj bidoj. La viroj portas mallongan veston,
longan pantalonon kaj nigran kapveston.
La lisu-oj respektas
bovon. En la Novjara Festo ili manghigas salon al bovoj por rekompenci
ilin. La lisu-oj havas ankau la Torchan Feston, Autunmezan Feston
kaj Rikoltan Feston.
|