De antikve la
menba-oj vivas sur la Tibeta Altebenajho. Sur la monumento starigita
en la jaro 823 antau la templo Dazhao en Lhasa legighas notoj pri
Menba-nacio. Tiam la menba-oj vivantaj sub la Tubo-reghimo sin okupis
pri terkulturado, brutobredado, pashtado kaj chasado. Sub la regado
de la feuda servuta reghimo la produkta nivelo estis malalta, la
produkta metodo postighinta kaj la vivo mizera. Dank' al la praktikado
de la demokratia reformado en Tibeto en 1959, la menba-oj kaj tibetanoj
farighis mastroj de la lando.
La talentaj menba-oj lertas en bambuplektado. La de
ili plektitaj skatoloj, chapeloj, korboj kun elegantaj desegnajhoj
kaj la de ili delikate faritaj bovloj el ligno renomighis en Tibeto
per diversaj formoj kaj belaj koloroj.
|
|