La nomita nacio
havas longan historion. En la 12-a jc.la prapatroj de la manchuroj
starigis Jin-dinastion. En 1583 Nurhachi unuigis la tribojn de njughen-oj,
starigis la sistemon de Ok Flagoj kaj kreis la manchuran lingvon.
En 1635 la nacia nomo Manghou estis difinita. En 1911 la nacio shanghis
sian nomon en Manchur.
Antau la 17-a jc. manchuroj loghis en la nordorienta
parto de Chinio kaj vivis de chasado. Pro tio ili chiuj lertis en
chevalrajdado kaj arkpafado. La manchuraj viroj kutime ne tondis
la harojn en la malantaua parto de la kapo kaj faris longan harplektajhon
post la kapo. Ili portis robon kun manikoj en formo de chevalhufo
kaj kun fendoj ambauflanke kaj zonon che la talio, kaj la virinoj
lozan robon kaj orelringojn kun la hartubero sur la kapo.
|