De antikve la
taj-oj vivas en la sudokcidento de Chinio. Iliaj propraj sutro,
kalendaro, literaturo, epopeo, muziko kaj dancoj enkorpigas la longan
historion, brilan kulturon kaj apartan moron de la nacio. Kun evoluinta
agrikulturo, ili kulturas bananojn, sukerkanojn, kauchukajn arbojn
kaj aliajn industriajn plantojn.
La taj-oj plejparte
loghas en bambuaj du-etaghaj domoj. La supra etagho estas por homoj
kaj la malsupra por brutoj. Ili kredas je budhismo, kaj en chiu
vilagho estas templo kaj chiuj knaboj devas lerni en la templo.
La taj-aj virinoj
portas mallongan veston kun mallarghaj manikoj kaj jupon, kaj la
viroj mallongan veston sen kolumo kaj pantalonon. En malvarmaj tagoj
ili surmetas sur sin felton kaj plejparte portas kapveston blankan
au nigran. En aprilo okazas la tradicia Akvoversha Festo.
|
|