En la 7-a jc.,
la prapatroj de la she-oj jam vivis en montregiono en sudorienta
Chinio. De post la dinastio Yuan la nomo She ofte legighas en historiaj
libroj. Post la fondigho de la China Popola Respubliko en 1949 la
nomo de She-nacio estis difinita. La she-oj vivas ofte kun han-oj
en sama vilagho, sin okupas chefe pri kulturado de rizo, te-arboj,
sukerkanoj kaj ramio.
La she-oj lertas
en brodado de vestoj kaj plektado de chapeloj el delikataj bambuaj
strioj.
|
|