En fora antikveco
la prapatroj de la ji-oj vivis en sudokcidenta Chinio. Menciindas,
ke Ji-nacio praktikis la feudan sklavoposedan sistemon en longa
tempo kaj en iuj lokoj ech ghis la 20-a jc. Nur post la fondigho
de la nova Chinio en 1949 la ji-oj ekpraktikis la politikon de demokratia
kaj socialisma transformado.
La ji-aj viroj
volvas la kapon per nigra au blua rubando longa je almenau ses metroj
kaj faras dekstre surkape pintan nodon elstarantan antauen por montri
bravecon, kaj portas flavajn kaj rughajn globformajn orelornamojn
kun pendajhoj el rughaj silkaj fadenoj. La virinoj portas longan
multfaldan jupon borderitan per plurtavolaj shtofpecoj en diversaj
koloroj kaj nigran kaptukon. Ili surmetas nigran mantelon longan
ghis la genuoj, kiam ili vizitas alian lokon.
|
|