Antau la 10-a
jc. a. K., la prapatroj de la taghikoj vivis en triboj sur la altebenajho
Pamiro. Taghik signifas kronon. Ghenerale, la taghikoj loghas en
domoj konstruitaj el ligno kaj shtonoj kun kvadrata ebena tegmento.
Ili sin okupas pri pashtado kaj terkulturado, vivas nomadisme.
La taghikaj viroj
portas longan senkoluman kaj zonitan jakon. En malvarma sezono ili
portas pelton ekster la jako kaj surmetas cilindran chapon el shafledo,
kaj la viziero povas esti movata malsupren por shirmi la orelojn
kaj vangojn kontrau frosto. La virinoj portas robon, kaj la sinjorinoj
antautukon kaj rondan broditan chapon kun arghentaj ornamajhoj.
Kiam ili vizitas alian lokon, ili devas kovri la chapon per tuko.
Chiuj viroj kaj virinoj portas feltajn shtrumpojn kaj molajn shafledajn
botojn.
Butero,
laktajhoj kaj viandajhoj estas chefaj manghajhoj de la taghikoj.
|