Achang-oj
  Baj-oj
  Bau'an-oj
  Blang-oj
  Buji-oj
  Chjang-oj
  Daur-oj
  De'ang-oj
  Derung-oj
  Dong-oj
  Dongshjang-oj
  Evenk-oj
  Gaushan-oj
  Gelau-oj
  Ghing-oj
  Ghingpo-oj
  Ghino-oj
  Ghuang-oj
  Hani-oj
  Heghe-oj
  Huj-oj
  Jau-oj
  Ji-oj
  Jugur-oj
  Kazahhoj
  Kirgizoj
  Koreoj
  Lahu-oj
  Li-oj
  Lisu-oj
  Loba-oj
  Manchuroj
  Maunan-oj
  Menba-oj
  Mjau-oj
  Mongoloj
  Mulau-oj
  Nashi-oj
  Nu-oj
  Orochen-oj
  Primi-oj
  Rusoj
  Salar-oj
  She-oj
  Shibe-oj
  Shuj-oj
  Taghikoj
  Taj-oj
  Tataroj
  Tibetanoj
  Tu-oj
  Tughja-oj
  Va-oj
  Ujguroj
  Uzbekoj
 
 
 
  Mongola nacio



    En Tang-dinastio (618-907) jam ekzistis la nomo "mongol", kiu estis nur la nomo de unu el la mongolaj triboj. La loko oriente de la rivero Ergune estis lulilo de la mongola tribo. Poste la tribo okcidenten migris. La senchesa rabado de homoj, brutoj kaj richajhoj inter diversaj triboj kauzis militon. En 1206 Temughen kun la titolo Ghingis-hhano fondis la Mongolan Imperion. En norda Chinio aperis potenca, stabila kaj senchese disvolvighanta nacio mongola. Ghingis-hhano unuigis chiujn tribojn de mongoloj kaj starigis Yuan-dinastion, senchese lanchante grandskalan militon por disvastigi sian teritorion. De post la dinastio Yuan la mongoloj faris grandan kontribuon en la kampoj politika, milita, ekonomia, scienc-teknika, astronomia, kultura, literatura kaj medicina.

    La 1-an de majo 1947 fondighis la Autonoma Regiono de Interna Mongolio.

    La mongoloj estis nomada nacio. Brutobredado kiel chefa ekonomia brancho ludas gravan rolon. Lertaj en chevalrajdado kaj arkpafado, la mongoloj estas nomataj "Nacio sur Chevalo". Lau ili la bravuloj estas fortaj en cheval-bredado, chevalkonkurso, arkpafado kaj luktado. En la programeroj de la mongola festo Nadamu la plej altiraj estas luktado kaj chevalkonkurso.

    La mongoloj, chu viroj chu virinoj, portas longan robon en belaj koloroj kaj zonojn rughan kaj verdan che la talio. Ili manghas chefe bruto-produktajhojn, kiaj shafajho kaj laktajho, loghas en jurto farita el felto facile muntebla kaj malmuntebla. Sekve de disvolvigho de la socio, la mongoloj plejparte havas fiksan loghejon.

    La mongoloj lertas en kantado kaj dancado. Ili shatas ludi kord-instrumenton en formo de chevala kapo.

 
(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16