Antau pli ol
2 mil jaroj la prapatroj de la tughja-oj vivis en la okcidenta parto
de la provincoj Hunan kaj Hubei. Poste, sekve de enmigrado de multaj
han-oj en iliajn lokojn, aperis la nomo Tughja. La tughja-oj sin
nomas Bizka kun signifo de indigheno. Post la fondigho de la nova
Chinio en 1949, la nomo de Tughja-nacio estis difinita.
La tughja-oj
havas richajn literaturon kaj arton kun densa nacia koloro. La plej
famaj estas mansvinga dancoj, eposoj kaj popolkantoj. La vaste shatata
antikva mansvinga danco, konsistanta el pli ol 70 movoj kaj kun
klara ritmo, temas pri chasado, batalo, terkulturado, bankedo k.a.
En la tagoj de la Printempa Festo dekmiloj da tughja-oj kune dancas
la nomitan dancon.
Profunde
influate de la han-oj, la tughja-oj havas evoluintajn agrikulturon,
ekonomion kaj edukon.
|
|