La baj-oj havas
longan historion kaj brilan kulturon. Antau tre tre longe iliaj
prapatroj vivis en la regiono Erhai, Yunnan-provinco. Ili, duonkavernuloj,
entreprenis terkulturadon, brutobredadon kaj fishkaptadon, uzante
shtonajn ilojn simplajn, sed poluritajn. Antau pli ol 2 mil jaroj
ili jam ekuzis metalajn laborilojn por disvolvi terkulturadon kaj
brutobredadon. Pli ol 90% da baj-oj sin okupas pri terkulturado,
pro tio la agrikultura nivelo estas relative alta.
En 1956 oni oficiale
nomis ilin Baj-nacio lau ilia volo.
Ili havas la
Torchan Feston kaj Sanyuejie-feston. En la festaj tagoj okazas konkursoj
de chevaloj, drak-boatoj, kantado kaj aliaj aktivadoj.
La baj-aj viroj
portas blankajn veston kaj kapveston, kaj la virinoj faras sian
kapveston el diverskoloraj lanaj fadenoj kun pendajho flanke.
|