La prapatroj
de la ghingpo-oj loghis en la suda parto de la Qinghai-Tibeta Altebenajho,
poste transloghighis suden kaj vivis kune kun de'ang-oj, lisu-oj,
achang-oj, han-oj kaj aliaj nacianoj en montregionoj en Yunnan-provinco.
La ghingpo-oj kulturas chefe rizon, maizon kaj milion. Ili estas
bravaj kaj honestaj. En la infaneco ili kune kun plenkreskuloj chasas
en montaro.
La ghingpo-aj
viroj portas mallongan veston en nigra koloro, pantalonon kun mallongaj
kaj lozaj krurumoj, kaj la virinoj nigran veston kaj belkoloran
jupon, kun arghenta ornamajho. La maljunuloj volvas sian harplektajhon,
kovritan per nigra tuko. La junuloj, kiuj shatas volvi blankan tukon
sur la kapo, portas longan glavon kaj teksitan sakon kun belaj desegnoj.
|
|