En la komenco
de la 18-a jc., rusoj enmigris en Chinion kaj dum la Oktobra Revolucio
(1917) pli multe da rusoj transloghighis en Xinjiang. Ili iam nomighis
nacio de enmigrintoj. Post la fondigho de la nova Chinio en 1949
oni nomas ilin rusa nacio. Kun kompare evoluinta tekniko, progresinta
kulturo kaj alta vivnivelo, la chinaj rusoj havas la vivkutimojn
kaj festojn similajn al tiuj de rusoj en Rusio kaj portas vestojn
same kiel ili. La chinaj rusoj loghantaj en urboj plejparte sin
okupas pri riparado, metiindustrio, transportado k. a., kaj tiuj
en kamparo pri terkulturado kaj brutobredado, kaj lertas en hortikulturado
kaj abelobredado.
|
|