La prapatroj
de la tibetanoj vivis antau tre tre longe en la basenoj de la rivero
Yarlung Zangbo. En la 6-a jc. oni praktikis la sklavoposedan sistemon.
En la 7-a jc., Sunzamkampo regis la tutan Tibeton, kiu ricevis la
nomon Tubo. La geedzigho de Sunzamkampo kaj princino Wencheng de
Tang-dinastio ludis pozitivan rolon en disvolvigho de Tibeto. En
Yuan-dinastio (1206-1368) Tibeto estis regata de la centra registaro
de la dinastio, kiu oficiale instalis shtatoficistojn tie. La registaro
de Qing-dinastio (1644-1911) oficiale starigis la titolojn Dalai-lamao
kaj Banchen Erdini, starigis la tibetan lokan registaron kaj sendis
korteganojn rezidi en Tibeto. En la 50-aj jaroj de la 20-a jc. Tibeto
ankorau konservis la feudan servutan sistemon. En 1959 la tibeta
popolo ekpraktikis la demokratian reformadon en chiuj kampoj.
La nacianoj plejparte
vivas sur la Qinghai-Tibeta Altebenajho, sin okupas chefe pri terkulturado
kaj brutobredado. Ilia plej grava festo estas la Novjara Tago lau
ilia kalendaro. Profundaj estas la scioj pri iliaj politiko, historio,
medicino, religio, kulturo, poezio, kantoj, dancoj, skulptajhoj,
ktp. Nuntempe jam formighis la tibetologio, kiu vekis la atenton
de multaj fakuloj en- kaj eksterlandaj.
|
|