Antau tre tre
longe la prapatroj de la uzbekoj venis el meza Azio al Chinio por
komercado kaj poste ili restis en urboj de Xinjiang. La enmigrado
dauris ghis la komenco de la 20-a jc., kaj el la enmigrintoj estis
ne nur komercistoj, sed ankau metiistoj, intelektuloj kaj kamparanoj.
Loghante en urboj, la uzbekoj plejparte estas bone klerigitaj.
La uzbekaj viroj
portas robon longan ghis la genuoj kaj chapon en tiu au alia formo,
kaj la virinoj lozan robon kun multaj faldoj, shuojn kun delikataj
brodajhoj kaj chapon en tiu au alia formo ofte kun fulardo ekstere.
Kiel islamanoj,
la uzbekoj abstinas de alkoholajho, porkajho kaj hundajho. Ili prenas
shafajhon, bovajhon kaj laktajhon. La bakitaj kukoj kaj butera teo
estas chiutage bezonataj.
|
|