La origino de
la dongshjang-oj estas la mongola nacio. En la lasta periodo de
la 14-a jc., diversaj nacianoj vivantaj en la regiono Dongxiang,
Gansu-provinco, kunfandighis en unu nacio nomata dongshjang-huja,
dongshjang-mongola, dongshjang-indighena k.a. Post la fondigho de
la nova Chinio en 1949 oni difinis ghian nomon kiel dongshjang.
La vivkutimo kaj religio de la dongshjang-oj estas samaj kiel tiuj
de huj-oj. En la gubernio Dongxiang, staras grandaj montaroj kaj
interkrucighas profundaj valoj. La dongshjang-oj plejparte sin okupas
pri agrikulturo. Ili kulturas chefe terpomojn kaj persik-abrikotajn
arbojn, kies fruktoj ne estas persiko nek abrikoto, sed pli grandaj
kaj dolchaj ol ili.
La dongshjang-aj virinoj lertas
en brodado.
|
|