En han-lingvaj
dokumentoj skribitaj en la 11-a jc. legighas la nomon Maunan. La
maunan-oj sin nomis per Anan kun signifo de chitieulo. Post la fondigho
de la nova Chinio en 1949 la nacia nomo Maunan estis difinita.
La maunan-oj estas bravaj, entreprenemaj kaj avidaj
pri scioj. Kiel ajn malfacila estas la vivo, ili nepre sendas la
infanojn al lernejo. Pro tio ili havas altan edukan nivelon kaj
altan klerecon, kaj ne mankas al ili intelektuloj. La regiono de
la maunan-oj abundas je dolchaj batatoj, viandaj bovoj kaj bambuaj
chapeloj. Antau pli ol 500 jaroj la maunan-oj ekbredis viandajn
bovojn kaj ilia regiono ghuis renomon de "Hejmloko de Viandaj Bovoj".
Krome la maunan-oj lertas en bambuplektado, shton- kaj lignoskulptadoj.
|