En la dinastio
Yuan (1206-1368) la prapatroj de la salar-oj migris de meza Azio
al Qinghai-provinco. Tie ili iom post iom kunfandighis kun la han-oj,
huj-oj kaj tibetanoj, kaj formis la nacion Salar. Profunde influate
de islamo, la salar-oj havas la kutimojn kaj morojn similajn al
tiuj de la huj-oj. La salar-aj virinoj portas rughan veston kaj
ekstere nigran veshton kun kaptuko kaj la viroj nigran au blankan
chapon.
La salar-oj plejparte
okupas sin pri terkulturado, brutobredado kaj hortikulturo. En 1954
kaj 1980 starighis sinsekve la Xunhua-a Autonoma Salar-nacia Gubernio
kaj la Jishishan-a Bau'an-, Dongshjang- kaj Salar-nacia Autonoma
Gubernio. Dank' al la favora politiko por la nacia autonoma regiono,
la salar-oj energie disvolvis produktadon. Sekve de tio multe progresis
iliaj ekonomio, edukado, kulturo, sanprotektado k.a. La vivo de
la salar-oj iom post iom plibonighis.
|
|