La prapatroj
de la chinaj koreoj vivis sur la Korea Duoninsulo kaj meze de la
19-a jc. enloghighis en la Nordoriento de Chinio. Iom post iom ili
formighis unu el la nacimalplimultoj de Chinio. La chinaj koreoj
lertas en riz-kulturado en la malvarma nordo de Chinio. La de ili
kulturita rizo estas nutroricha. La Yanbian-a Kore-nacia Autonoma
Subprovinco estas konata kiel hejmo de rizo en nordorienta Chinio.
La chinaj koreoj
lertas en kantado kaj dancado. Char ili shatas porti blankan veston,
oni nomas ilin ankau blank-vesta nacio. La koreaj virinoj portas
mallongan veston kun longaj rubandoj noditaj kaj longan jupon kun
multaj faldoj. La unu-jarigho de bebo, la 60-jarigho de maljunuloj
kaj la 60-a datreveno de la geedzigho estas rigardataj kiel familiaj
festoj.
|