Ujgur signifas
unuighon. La ujgura nacio havas longan historion. En la 3-a jc.
a. K. la prapatroj de la ujguroj vivis nomadisme en la nordo.
La 1-an de oktobro
1955 fondighis la Xinjiang-a Ujgura Autonoma Regiono, kie imponas
Tianshan-montaro, etendighas senlima dezerto, vastas stepo, fekundas
kampoj, famas la antikva Silka Vojo kaj multas vidindajhoj kaj historiaj
restajhoj. La ujguroj sin okupas pri terkulturado, precipe pri kulturado
de kotono kaj vinberoj.
La ujguroj lertas
en kantado kaj dancado. Iliaj dancoj estas graciaj, variemaj kaj
rapidmovaj.
La
ujguraj viroj kaj virinoj, chu junaj chu maljunaj, portas buntan
chapon kun kvar anguloj kaj diversaj bildoj faritaj el koloraj silkaj
fadenoj. La virinoj sin beligas per orelringoj, braceletoj kaj koliero.
Antaue la knabinoj havis dekkelkajn kaj maldikajn harplektajhojn
.
|