Evenk signifas
homojn vivantajn en arbaro sur monto. La prapatroj de evenk-oj vivis
en arbaro sur monto en la supra baseno de Heilong-rivero oriente
de la lago Bajkalo kaj sin okupis pri chasado, fishkaptado kaj bredado
de boacoj. Poste ili etendighis orienten kaj vivis kune kun mongoloj,
daur-oj, han-oj kaj orochen-oj sur stepo kaj milda okcidenta deklivo
de la Granda Xing'an-montaro. En la malnova Chinio la evenk-oj vivis
nomadismon sub la sistemo de la primitiva patriarka klana komunumo.
Post la fondigho de la nova Chinio en 1949 la evenk-oj starigis
arojn da novaj vilaghoj, fiksloghighis kaj adiauis la nomadisman
vivon. En pashta regiono la evenk-aj knaboj eklernas chevalrajdadon
en juna agho kaj poste lazadon kaj bredadon de chevaloj. Lazado
de chevalo kaj cheval-vetkuro estas plej gravaj programeroj por
evenk-aj festoj.
|
|