Lau historiaj
notoj la chjang-oj asimilighis kun aliaj nacianoj dum longa tempo.
Iuj el ili asimilighis kun tibetanoj, aliaj kun han-oj kaj la malmultaj
ceteraj konservis siajn proprajn vivkutimojn kaj morojn kaj formis
la nacion Chjang.
La chjang-oj,
chu viroj chu virinoj, portas longan veston farita el tolo, longan
shafledan veshton, volvitan kaptukon kaj krurvindojn. La virinoj
sin beligas per arghentaj orelringoj, harpingloj kaj aliaj ornamajhoj.
La tradicia
konstruajho de la chjang-oj estas domo kun plata tegmento el diversformaj
shtonoj. En la regiono de la chjang-oj abunda je montoj kaj riveroj
viglas grandaj pandoj kaj orharaj simioj, kaj funkcias multaj malgrandaj
hidroelektrejoj.
|