La daur-oj en
norda Chinio havas longan historion kaj brilan agrikulturon. Daur
signifas terkulturanton. Tiu nomo legighis chirkau la jaro 1368.
Post la fondigho de la nova Chinio en 1949 lau ilia volo oni nomas
ilin Daur-nacio. Post esplorado oni konstatis, ke la daur-oj estas
posteuloj de Chidan-nacio de Liao-dinastio (907-1125). En Qing-dinastio
(1644-1911) la registaro senchese sendis daur-ojn al la landlimo
por garnizonado kaj ech al Xinjiang. Hodiau en Tacheng (Qoqek),
Xinjiang, vivas miloj da daur-oj.
La daur-oj lertas en ludo de
hokeo. La Daur-nacia Autonoma Gubernio Morin Dawa portas ankau la
nomon "Hejmo de Hokeo".
La daur-aj viroj portas tolan
veston, robon, blankan kapveston kaj pajlan chapelon somere, felajn
chapon kaj botojn vintre, kaj la virinoj robon kaj felajn botojn
vintre. En festaj tagoj la daur-aj virinoj shatas porti broditajn
silkajn vestojn kaj veshton ekstere. Por fari chasadon la daur-aj
viroj sin vestas per fela chasvesto.
La plej grava festo de la daur-oj
estas la Printempa Festo. Dume ili kultas la prapatrojn, vizitas
parencojn kaj amikojn. En la 16-a tago de la unua monato lau la
china luna kalendaro chiuj daur-oj nigrigas sian vizaghon, kio aludas
felichon kaj bonan auguron por la tuta jaro.
|