La nomita nacio
havas longan historion. En ilia lingvo "lahu" signifas manghi rostitan
tigrajhon. Char lahu-oj chasis kaj manghis tigrojn post rostado,
oni nomis ilin nacio chasanta tigron. En la 40-aj jaroj de la 20-aj
jc. la lahu-oj plejparte vivis sub la sistemo de feudula au bienula
ekonomio, kaj iuj restis ankorau en la primitiva socio. Post la
fondigho de la nova Chinio en 1949 la lahu-oj multe progresis en
la kampoj politika, ekonomia, kultura, eduka, sanprotekta ktp.
La lahu-aj viroj
portas senkoluman veston dekstre butonumitan, pantalonon kun lozaj
krurumoj kaj nigran kapveston, kaj la virinoj robon kun fendoj ambauflanke
kaj arghentaj ornamajhoj che la kolumo kaj basko kaj kaptukon longan
ghis la talio.
|
|