Yunnan
 
Shaanxi | Chongqing | Guizhou | Guangxi | Yunnan | Xinjiang | Gansu | Ningxia


Chefurbo: Kunming
Adreso:
Tel:
0871-3621773
Retadreso:
www.yu.gov.cn
Geografia situo


     Yunnan situas che la sudokcidenta landlimo de Chinio. La norda tropiko trapasas ghian sudon. Kun totala areo de 394 mil kvadrataj kilometroj, ghi konsistigas 4.1% de la areo de Chinio.

I. Geografio kaj natura stato
 
 

Naturaj richfontoj
    Kun abundo da naturaj richfontoj, Yunnan estas rigardata kiel regno de vegetaloj, bestoj, neferaj metaloj kaj drogherboj.

Vegetaloj
    Yunnan estas provinco kun plej multaj specoj da vegetaloj. Tie kreskas ne nur tropikaj kaj subtropikaj vegetaloj, sed ankauh vegetaloj de mezvarma kaj malvarma zonoj. Tie kreskas ankauh antikvaj, derivaj kaj originalaj vegetaloj kaj tiuj enkondukitaj de eksterlande. En Chinio kreskas entute 30 miloj da specoj da vegetaloj kaj 18 miloj da specoj troveblas en Yunnan.

Minajhoj
    En Yunnan oni trovis 150 specojn da minajhoj, kiuj konsistigas 93% de tiuj de la tuta lando. Inter ili la rezervokvanto de zinko, plumbo, stano, kadmio, indio, talio kaj blua asbesto okupas la unuan lokon de la lando.

Akvo
     Yunnan estas abunda je pluvo. Tie estas multaj riveroj kaj lagoj. Ghia jara akva flukvanto estas 200 miliardoj da kubmetroj kaj la pokapa akvokvanto estas 4-obla, kiom tiu de la tutlanda popolo. La abundo da akvo donis al Yunnan richan hidroenergian povon.

Turismo
    Yunnan havas multe da belaj turismaj lokoj. Tie la klimato estas agrabla, pejzaghoj belaj, popolaj moroj allogaj.

 

 
II. Loghantaro
 

Loghantoj: 41.44 milionoj (fine de 1998)

Loghantara kresko: 1.21% (en 1998)

Nacioj
    En Yunnan vivas 25 nacioj, sed en la tuta Chinio nur 56. La nacimalplimultanoj konsistigas 38.07% de la loghantoj de la provinco. La nombroj de jioj, bajoj, hanioj, ghuhangoj, tajoj, mjauhoj, lisuoj, hujoj, lahuoj, vaoj, nashioj, jauhoj, tibetanoj, ghingpooj, blangoj, primioj, nuoj, achangoj, ghinooj, mongoloj, derungoj, manchuroj, sujoj kaj bujioj chiu superas 8 mil.

 
III. Ekonomio
 


Totala enlanda produktovaloro:
179.39 miliardoj da juanoj

Kresko:

Pokapa produktovaloro: 4355 juanoj (fine de 1998)

Financa enspezo: 16.823 miliardoj da juanoj (fine de 1998)

Ekstera komerco
    Yunnan havas komercan rilaton kun 70 landoj kaj regionoj de Azio, Euhropo, Ameriko kaj Oceanio. Ghi eksportas chefe tabakon, mashinojn kaj elektrajn instalajhojn, kemiindustriajn, neferajn, agrikulturajn kaj flankokupajn produktajhojn. En 1998 la totala importa kaj eksporta valoro estis 1.652 miliardoj da usonaj dolaroj.

Fremda investo
    En 1998 fremdaj entreprenistoj investis en Yunnan sume 146 milionojn da usonaj dolaroj kaj tiam funkcias 1575 entreprenoj investitaj de alilandanoj.

Chefaj industrioj
    Cigareda, flora kaj te-prilabora industrioj.

 

 
IV. Telekomuniko

 

 


Telefonio:
1.881 milionoj da telefon-abonantoj en la fino de 1998

Radio kaj Televizio: Tie funkcias la Yunnan-a Popola Radio-stacio kaj Yunnan-a TV-stacio.

 

 
V. Trafiko
 


Fervojoj
    La Nanning-Kunming-a Fervojo, 886 km longa, ligas Yunnan kun Guangxi kaj Guizhou, kaj kondukas al la maro. Sole en Yunnan ghi longis 306 km. Ghi, elektrizita, estas unuaklasa trunka vojo de la lando. Tie funkcias ankauh la provincaj fervojoj: La Guangtong-Dali-a kaj Kunming-Yuxi-a Fervojoj.

Shoseoj
    La duaklasaj kaj pli bonaj shoseoj longas entute 958 km kaj la triaklasaj 7571 km, la kvaraklasaj 52248 km.

Akvovojoj
    En 1995 oni elspezis 171 milionojn da juanoj por navigacia konstruado che riveroj de la tuta provinco kaj preparis 807 km da novaj navigvojoj por barghoj, konstruis 2 dokojn por ankri shipojn kun jara en- kaj elshipiga povo de 300 mil-400 mil tunoj kaj 4 dokojn kun tiu de 100 mil tunoj. Nun sur la akvovojoj oni povas transporti chiujare 2 milionojn da tunoj da varoj kaj 2 milionojn da homoj.

Aviado
    Tie funkcias 19 enlandaj aerolinioj: de Kunming al Pekino, Shanhajo, Kantono kaj Hongkong. Krome interne de la provinco estas ankorauh 3 aerolinioj: t.e. de Kunming al Jinghong, Mangshi kaj Simao. Tie estas ankauh 3 internaciaj aerolinioj, t.e. de Kunming al Bankoko, Ranguno kaj Vjentiano.

    La flughaveno Wujiaba en Kunming estas unuaklasa aerodromo kaj en Xishuangbanna, Mangshi kaj Simao estas duaklasa aerodromo.


 
(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16