|
Naturaj richfontoj
Tero
Tie
estas 68 milionoj da hektaroj da tero utiligeblaj por terkulturo, forstumado
kaj pashtado, kiuj konsistigas 41.19% de la totala areo de la regiono. La
kultureblaj kampoj kovras 9.33 milionojn da hektaroj kaj nun 4.0787 milionoj
da hektaroj estas kulturataj. Tie la natura herbejo kovras 48 milionojn
da hektaroj. Artefarita herbejo kovras 666700 hektarojn. Ghi estas unu el
la 5 plej grandaj pashtejoj de nia lando. En Xinjiang la tero utiligebla
por forstumado estas 4.8393 milionoj da hektaroj (arbaroj kovras l.5333
milionojn da hektaroj), kaj la akumulita lignokvanto estas 250 milionoj
da kubmetroj.
Minoj
Tie
jam malkovrighis 122 specoj da minajhoj, inter kiuj la rezervokvanto de
perilio, muskovito, natria salpetro, kaolino kaj serpenteno okupas la unuan
lokon de la tuta lando; la konstatita rezervokvanto de fer-erco estas 730
milionoj da tunoj. Tie subtere estas pli ol 70 specoj da nemetalaj minajhoj,
el kiuj muskovito, gemo, asbesto kaj Hetian-jado estas famaj tra la tuta
mondo. Tie la rezervokvanto de salo estas 318 milionoj da tunoj, tiu de
soda sulfato ๙ 170 milionoj da tunoj, kaj tiu de natria salpetro -- 2.326
milionoj da tunoj.
Fuelo
La
jara forkuranta surtera akvokvanto de la tuta regiono estas ch. 88.4 miliardoj
da kubmetroj, la ekspluatebla subtera akvo estas 25.2 miliardoj da kubmetroj
kaj glaciriveroj kun akva rezervokvanto de 2580 miliardoj da kubmetroj,
kovras 24 mil kvadratajn kilometrojn. En Xinjiang la taga sunumado estas
longa kaj la jara sunumado estas meznombre 2600-3400 horoj. La karba rezervokvanto
konsistigas 37.7% de tiu de la tuta lando kaj tiu de nafto kaj natura gaso
estas 30 miliardoj da tunoj kaj konsistigas pli ol kvaronon de tiu de la
tuta lando.
Animaloj kaj vegetaloj
En
Xinjiang vivas 699 specoj da sovaghaj animaloj, el kiuj estas 85 specoj
da fishoj, 7 specoj da amfibioj, 45 specoj da rampuloj kaj 137 specoj da
mamuloj. Jam konstatighis, ke tie estas 4 mil specoj da sovaghaj vegetaloj,
el kiuj kanaba apocino kaj tarakso (Taraxacum kok-saghyz) kaj aliaj 1mil
specoj da vegetaloj estas tre valoraj.
|
|
II. Loghantaro
|
|
Loghantoj: 17.4735 milionoj
Loghantara kresko: 1.281% (en
1998)
Nacioj
Tie
vivas 10.733 milionoj da nacimalplimultanoj, kiuj konsistigas 61.42% de
la totala loghantaro de la regiono. En Xinjiang vivas 6.601 milionoj da
hanoj. Tie estas entute 47 nacioj kaj el ili de generacio al generacio vivas
chefe ujguroj, hanoj, kazakoj, hujoj, mongoloj, kirgizoj, taghikoj, shibeoj,
uzbekoj, manchuroj, dauroj, tataroj kaj rusoj.
|
|
III. Ekonomio
|
|
Enlanda totala produktovaloro: 111.667 miliardoj da juanoj (en
1998)
Kresko:
Pokapa produktovaloro: 6667 juanoj
(en 1998)
Financa enspezo: 6.53928 miliardoj da juanoj
(en 1998)
Ekstera komerco
Xinjiang
havas konstantan komercan rilaton kun pli ol 70 landoj kaj regionoj. Nun
ghi eksportas proksimume 200 specojn da varoj, sed antauhe nur dekkelkajn
specojn. La de ghi eksportitaj lokaj specialajhoj, tekstilajhoj kaj mashinoj
havas grandan debiton en la internacia merkato.
Fremda investo
Xinjiang
jam uzis 2.2 miliardojn da juanoj investitajn de alilandaj entreprenistoj.
En 1998 la totala importa kaj eksporta valoro de la entreprenoj investitaj
de alilandaj komercistoj atingis 115.58 milionojn da usonaj dolaroj, el
kiuj la eksporta -- 84.99 milionoj kaj la importa -- 30.59 milionoj.
Chefaj industrioj
olea
ekspluato, olea kemiindustrio, tekstila industrio, grena produktado, kemiindustrio,
mashin-industrio, elektroprodukto kaj forstuma industrio.
|
|
IV. Telekomuniko
|
|
Tel.
Nun
chiuj prefektujoj kaj gubernioj estas ligitaj per auhtomata longdistanca
telefona reto. Bone funkcias ankauh optika kablo liganta la regionon kun
Euhropo kaj aliaj landoj de Azio.
Radio kaj Televizio
Tie
estas 6 radiostacioj, 39 kurt- kaj mezondaj radioelsendaj stacioj, 18 TV-stacioj,
61 TV-elsendaj kaj transsendaj stacioj chiu kun kapacito de pli ol unu kw.
|
|
V. Trafiko
|
|
Fervojoj
La projekto rapidigi trajnan veturadon
sur Xinjiang-Lanzhou-a Fervojo, unu el la gravaj projektoj por triafoja
rapidigo de la trajna veturado en Chinio, estas efektivigata glate. Lauh
plano la projekto estos plenumita antauh la unua de oktobro, 2000. La
Xinjiang-Lanzhou-a Fevojo, pli ol 2 mil km longa, estas trunka fervojo
liganta la orienton de Chinio kun ghia okcidento. Funkcias ankauh la dutraka
linio. La fervojo en suda Xinjiang inter Korla kaj Kashi nun estas en
strecha kostruado. Oni jam elspezis 2.4 miliardojn da juanoj por okcidenten-etenda
projekto de la Sud-Xinjiang-a Fervojo kaj la 29-an de decembro 1998 la
fervojo jam atingis Xiggar, kaj la linio jam longas entute 826.9 km. La
unuan de decembro, 1998, la sekcio inter Korla kaj Aksu komencis funkcii.
Shoseoj
Chiuj
prefektujoj kaj gubernioj de Xinjiang kaj 99% de ghiaj distriktoj nun
estas ligataj de shoseoj. La 7 shtataj trunkaj shoseoj kaj 62 regionaj
shoseoj kune formis facilan trafikan reton kun Urumqi kiel la centro,
kiu ligas la regionon kun Gansu, Qinghai en la oriento kaj Tibeto en la
sudo kaj multaj landoj de la Meza Azio en la okcidento. Ghis la fino de
1998 funkcias 32701 km da trunkaj shoseoj.
Akvovojoj
Sur
la riveroj Ili kaj Ertix iras sezonaj pasaghershipoj kaj barghoj.
Aviado
Xinjiang
estas la loko, kie la civilaj flughavenoj estas plej multaj kaj aerlinioj
plej longaj en Chinio. La Flughaveno Urumqi estas unu el la 6 internaciaj
flughavenoj de Chinio. De tie oni povas flugi al la Okcidenta Azio kaj Euhropo.
De Urumqi oni povas flugi rekte al Lanzhou, Xi'an, Pekino kaj Shanhajo.
En la regiono oni povas flugi de Urumqi al Hami, Korla, Kuqa, Hotan, Kashi,
Aksu, Yining, Karamay, Fuyun kaj Altay. Nun la Flughaveno Urumqi estas grandigata.
En 1998 la Xinjiang-a Aviada Kompanio transportis varojn sume de 298773400
t.hkm., 1340600 homojn kaj 26862.4 tunojn da poshtajhoj.
|
|
VI. Projektoj bezonantaj
fremdan investon
|
|
กกกก
Agrikulturo,
fuelo, telekomunikado, urba konstruado, higieno, industria prilaboro,
turismo, ekstera komerco, financo, asekuro, poshtado kaj podetala komerco.
|
|
VII. Favoraj politikoj
por fremda investo
|
|
กกกกกกกก
Post kiam oni decidis la gravajn punktojn
por utiligi fremdan investon en 2000, Xinjiang plene utiligas la shtatajn
politikojn favorajn al la meza kaj okcidenta partoj de Chinio. La koncernaj
departementoj atente observas la evoluon de nia lando por WTO kaj studas
koncernajn regulojn por ellabori siajn principojn cele perfektigi la ekonomian
konstruadon.
|
|