Tibeta
Autonoma Regiono
|
| |||||||||||
| |||||||||||
Naturaj richfontoj Minajhoj En Tibeto oni trovis entute pli ol 90 specojn da minajhoj kaj konstatis la rezervokvanton de 26 el ili. La rezervokvanto de 11 specoj estas inter la unuaj 5 lokoj de la lando. Fueloj Tibeto
estas abunda je akvoenergio, tervarmo, suna kaj venta energioj. Lauh statistiko
la jara akvoenergio estas ch. 200 milionoj da kW, t.e. 30% de tiu de la
tuta Chinio. La tersurfaca akva rezervokvanto estas 354.8 miliardoj da
kubmetroj, kiuj konsistigas 13.5% de tiu de Chinio. La akva rezervokvanto
de glaciriveroj estas 330 miliardoj da kubmetroj. La ekspluatebla akvoenergio
estas 56.59 milionoj da kW, kiu konsistigas 15% de tiu de la tuta lando.
La tervarma rezervokvanto de Tibeto okupas la unuan lokon de Chinio. La
termofonto Yangbajan proksime de Lhaso estas la plej granda alttemperatura
vapora fonto kaj ankauh unu el la plej grandaj utiligataj termofontoj
de la mondo. Tibeto estas granda regno de vegetaloj. Tie estas unu el la plej grandaj forstumejoj de nia lando. En Tibeto kun kompleto da primitivaj arbaroj, kreskas 5 mil specoj da altklasaj vegetaloj. Tie la arbaroj egalas al 2.08 miliardoj da kubmetroj da ligno. La arbaroj kovras 9.84% dae la tero. Tie kreskas pli ol 1 mil specoj da sovaghaj vegetaloj tauhgaj por farmacio, el kiuj 400 estas ofte uzataj. Animaloj En
Tibeto vivas 142 specoj da mamuloj, 473 specoj da birdoj, 49 specoj da
rampuloj, 44 specoj da amfibiuloj, 64 specoj da fishoj kaj 2300 specoj
da insektoj. La pantolopoj (Pantholops hodgsoni), sovaghaj gruntbovoj,
kiangoj kaj ovioj estas raraj bestoj protektataj de la shtato. Ili vivas
ekskluzive sur la Qinghai-Tibeta Altebenajho. La blanklipa cervo, unu
el la raraj bestoj de la mondo, vivas ekskluzive en Chinio. La tieaj nigrkolaj
gruoj kaj krosoptiloj (Crossoptilon crossoptilon) estas unuaklasaj protektataj
de la shtato. La Tibeta Auhtonoma Regiono ekspluatas siajn originalajn turismajn naturajn kaj artefaritajn fontojn. Nun ghi havas 4 turismajn lokojn: Lhasa, okcidenta Tibeto, sudokcidenta Tibeto kaj suda Tibeto. En
la fino de 1994 en Tibeto funkciis 30 diversaj turismaj servoj, 50 hoteloj,
el kiuj 7 estas stelaj, pli ol 400 turismaj auhtoj, 3 mil oficistoj de
turismaj servoj . Medio La aero en Tibeto estas maldensa
kompare kun tiu en aliaj lokoj de Chinio, sunlumoj estas sufichaj kaj
temperaturo malalta, pluvo malofta. Chiu kubmetro da aero havas nur 150-170
g. da oksigeno, egale nur al 62-65.4% de tiu sur ebenajho. En
Tibeto la industria poluo estas apenauha. Tie neniam okazis grava media
polucio, nek falis acida pluvo. La loko alprenis tauhgan kontrauhrimedon
kontrauh chia ajn poluo. Ghi praktikas la sistemon de prijugho de la media
polucio al chiuj konstruotaj projektoj eble poluantaj la medion, kaj faras
projekcion de la chefa konstruo kaj rimedon kontrauh la ebla poluo samtempe,
tiel ke ankauh la antauhaj poluaj fontoj estis nuligitaj. 80% de la fumoj
estigitaj en bruligo estis nuligitaj. La urba konstruo estas farata lauh
racia projekcio kaj oni donas sufichan atenton al arbarizado. En Lhasa
la verdajhoj kovras 17.6% de la areo kaj la pokapa verdajh-kvanto estas
12 kvadrataj metroj. En
la lastaj jaroj la teknikaj kaj esploraj departementoj faris enketadon
pri la industria polua fonto, sovaghaj animaloj kaj vegetaloj. En Lhasa,
Xigaze kaj Qabdo funkcias kontrola stacio de la medioj. Lauh observado
la medio nun en Tibeto estas bona. La atmosfero kaj akvo ne estas poluitaj
kaj la media radio estas sub normala normo kaj estas neniu radia polucio
malutila al la homoj. |
||
II. Loghantoj kaj nacioj
|
||
Loghantoj:
2.52 milionoj (fine de 1998)
Loghantara kresko:
1.59 % (fine de 1998)
Nacioj
La
tibetnacianoj nombras 2.236 milionojn, kiuj konsistigas 96.4% de la regiona
loghantaro. Tie vivas 66 mil hanoj, kiuj konsistigas nur 2.8% de la tuta
loghantaro. Krome, tie vivas ankauh 18 mil loghantoj de aliaj nacimalplimultoj,
kiuj kosistigas nur 0.8% de la tuta loghantaro. En Tibeto vivas ankauh menbaoj,
lobaoj, hujoj kaj k.a.
|
||
III. Ekonomio
|
||
Enlanda
totala produktovaloro:
9.118
miliardoj da juanoj (fine de 1998)
Kresko:
Pokapa
produktovaloro: 3 716 juanoj (fine de 1998)
Financa
enspezo:
364
milionoj da juanoj (en 1998)
Industria produktovaloro: 1.283 miliardoj da juanoj (en 1998) Agrikultura produktovaloro: 2.243 miliardoj da juanoj (en 1998) Ekstera
komerco En 1998 la importa kaj eksporta valoro estis 120 milionoj da usonaj dolaroj. Dank' al la favoraj politikoj ellaboritaj de la shtato speciale por Tibeto, la tibetanoj aktive disvolvas eksporton de sianaciaj metiartajhoj kaj brutaj produktajhoj. Tie nun rapide disvolvighas ne nur shtataj eksterakomercaj entreprenoj, sed ankauh landlimaj merkatoj. Nun Tibeto estas nia fenestro al la Suda Azio. Fremda
Investo Ghis 1998 la regiona registaro jam aprobis 74 entreprenojn investitajn de eksterlandanoj. Internacia
helpo La Disvolva Programo de UN subvenciis al Tibeto 4 milionojn da usonaj dolaroj ekde 1981 por Tervarma Elektrejo Yangbajan. Estas jam transdonita al uzado la sinteza agrikultura projekto, konstruita helpe de la Monda Nutrajha Programo de UN por batalo kontrauh trosekeco kaj plibonigo de la irigaciaj kondichoj en la 4 gubernioj en la valo de Lhasa-rivero. La Infana Fonduso de UN donis 3.215 milionojn da usonaj dolaroj por konstrui sanprotektan stacion de virinoj kaj infanoj en Tibeto. En 1995 la Disvolva Programo de UN decidis doni 828 mil usonajn dolarojn al Tibeto por naturaj parkoj en la gubernioj Nyanang, Dingri, Dinggye kaj Jilong. Chefaj
industrioj La minerala, agrikultura, brutobreda, naci-metiarta, forstuma kaj turisma.
|
||
IV. Telekomuniko
|
||
|
Telefonio:
59166 familioj havas telefonon Radio kaj TV-stacioj: Nun funkcias en Tibeto 2 radio-stacioj kaj 2 TV-stacioj |
|
V. Trafiko
|
||
Fervojoj Shoseoj La shosea reto kun Lhasa kiel la centro ligas multajn lokojn de Tibeto. En la tuta regiono estas 15 trunkaj shoseoj, 315 branchaj kun totala longeco de 22 mil km. La shoseoj kunligas Tibeton kun Sichuan, Qinghai, Xinjiang, Yunnan kaj Nepalo.Aviado
|
||
VI.
Projektoj
bezonantaj fremdan investon
|
||
กกกก La tibeta
registaro deziras, ke alilandaj entreprenistoj investu la fuelan, transportan,
konstruan, tekstilan, malpezindustrian, mashinfabrikan, komercan, manghajhan,
brutobredan, prilaboran kaj turisman aferojn en Tibeto, kaj precipe la
longtempan, mezlongtempan kaj profitodonan sintezan ekspluaton. Ili povas
funkciigi entreprenojn sendepende, kunlabore kun la chinaj flankoj kaj
fari teknikan kunlaboron kun Chinio. La registaro aprobas ankauh chiujn
individuojn kaj privatajn entreprenojn, kiuj kunlaboras kun eksterlandanoj
en la komercado kaj faras landliman komercon.
|
|