Gansu
 
Shaanxi | Chongqing | Guizhou | Guangxi | Yunnan | Xinjiang | Gansu | Ningxia
Provincestro: Song Zhaosu
Chefurbo:
Lanzhou
Adreso:
N-ro 1, Zhongyang-placo, Lanzhou
Tel
: 8465941
Retadreso: http://www.gansu.gov.cn/

Geografia situo

    En la postregiono de la okcidento de Chinio, en la supra baseno de la Flava Rivero, Gansu-provinco najbaras al Shaanxi en la oriento, al Ningxia en la nordoriento, al Qinghai kaj Xinjiang en la okcidento kaj al Interna Mongolio en la nordo. Norde de ghi estas la Mongola Popola Respubliko.

 

I. Geografio kaj natura stato
 
 

Naturaj richfontoj

Areo:

    455 mil kvadrataj kilometroj kun agro de 3.53 milionoj da hektaroj (pokapa agro: 0.145 hektaro).

    Stepo: 16.64 milionoj da hektaroj.

    Arbaroj: 4.26 milionoj da hektaroj.Tie la arbaroj egalas al 200 milionoj da kubmetroj da ligno.

    Kulturebla dezerto: unu miliono da hektaroj.

    Forstumebla dezerto: 6.66 milionoj da hektaroj.

    Herbizeblaj montoj kaj montodeklivoj: 4.67 milionoj d hektaroj

Minajhoj:

    Tie estas proksimume 3 mil minajh-lokoj kun 145 specoj da minajhoj. Oni jam konstatis la rezervokvanton de 94 el ili. La rezervokvanto de nikelo, kobalto, plateno, seleno, pormulda argilo kaj aliaj 6 specoj da minajhoj okupas la unuan lokon de nia lando.

Fueloj:

    La akvoenergio de Gansu trovighas chefe en la Flava Rivero, Yangzi-rivero kaj postregionaj riveroj, nome, tri basenoj kaj 9 river-sistemoj. La jara surtera fluanta akvokvanto estas 61.4 miliardoj da kubmetroj, la rezervokvanto de elektra kapacito -- 17.24 milionoj da kW, kiu okupas la 9-an lokon de nia lando. Nun en Gansu funkcias 29 hidroelektrejoj. La totala generatora kapacito de la provinco estas 3 milionoj da kW kaj jara elektroprodukto -- 23.565 miliardoj da kWh. Tie la konstatita karba rezervokvanto estas 8.92 miliardoj da tunoj, la olea rezervokvanto -- 600-700 milionoj da tunoj. Krome, tie estas granda kvanto da ekspluateblaj energioj venta kaj suna.

Animaloj kaj vegetaloj:

    Tie vivas 659 specoj da sovaghaj bestoj, 441 specoj da birdoj. Tie vivas 32 specoj da unuaklasaj bestoj protektataj de la shtato, inkl. de pando, orhara simio, chamo, neghleopardo, cervo, moskulo kaj dughiba kamelo, 4 mil specoj da sovaghaj vegetaloj, el kiuj estas 951 specoj tauhgaj por farmacio.

Medio:

    En Gansu la ekologia medio estas malbona, serioze mankas akvo, maldensas flauhro, serioze erozias grundo. De tie la Flava Rivero chiujare forportas 500 milionojn da tunoj da sablakoto, kiu konsistigas trionon de la forportata sablo de la Flava Rivero.


    En la lastaj jaroj la provinco per ekologia, inghenieria kaj teknologia metodoj faras grandskalan akvo-ter-protektan laboron por plibonigi la medion sur la Leuhsa Altebenajho. Per tiuj rimedoj oni celas iom post iom cedi la terkulturon al arbaro kaj herboj, plifortigi la protekton kaj konstruon de la ekologia medio, kaj akceli reguligon de la agrikultura konsisto, fari pli racia la proporcion inter la greno kaj industriaj plantoj.

 
II. Loghantaro
 


Loghantoj: 25.4258 milionoj

Loghantara kresko: 1.004 %

Nacioj

    En la provinco vivas 20.515 milionoj da hanoj, kiuj konsistigas 91.7% de la tuta loghantaro de la provinco. La nacimalplimultanoj konsistigas 8.3% de la tuta loghantaro (2.2759 milionoj). Hujoj, tibet-nacianoj, dongshjangoj, tuoj, manchuroj, juguroj, bauh'anoj, mongoloj, salaroj kaj kazahhoj vivas tie generacion post generacio kaj chiu nombras pli ol 1 mil.

 
III. Ekonomio
 

Enlanda totala produktovaloro: 86.975 miliardoj da juanoj (1998)

Jara kresko: 10.82%

Pokapa produktovaloro: 3456 juanoj (en 1998), kiu konsistigas 54% de la averagha kvanto de tiu de la tuta lando

Financa enspezo: 5.40253 miliardoj da juanoj

Ekstera komerco

    La 71 urboj kaj gubernioj de la provinco unu post alia malfermis sian pordon al la eksterlando kaj iuj el ili ghemelighis al 13 urboj de Japanio, Usono, Nov-Zelando, Turkmenstano, Auhstralio, Kazakstano, Hungario kaj Rusio. Tie jam formighis eksportajh-sistemo kun tekstilajhoj, kemiindustriajhoj, metalajhoj kaj neferajhoj kiel la chefaj varoj. En 1998 la importa kaj eksporta valoro estis 556.31 milionoj da usonaj dolaroj, el kiuj 384.9 milionoj estis la eksporta kaj 171.41 milionoj -- la importa.

Fremda investo

    La provinco havas kunlaboron kun la Banko de la Mondo, Nutrajh-Agrikultura Organizo de UN, la Monda Nutrajh-Programo kaj Euhropa Unio kaj per iliaj kredito kaj helpo faris aron da medicinaj kaj edukaj establajhoj, plenumis iujn akvoadministrajn kaj sintezan reguligon sur malgrandaj basenoj. En 1998 la entreprenoj kun eksterlanda investo importis kaj eksportis varojn valorajn al 62.6 milionoj da usonaj dolaroj, el kiuj la eksporta valoro estis 35.14 milionoj da usonaj dolaroj kaj la importa valoro -- 27.46 milionoj.

Chefaj industrioj

    Nefera, elektra, olekemia, mashinfara por olea industrio kaj konstrumateriala.


 
IV. Telekomuniko
 


Telefonio

    60 urboj kaj gubernioj jam enighis en la reton de longdistanca auhtomata telefonio. La programregaj telefonoj estis 280 mil. La urbaj telefonabonantoj nombris 274 mil. De Lanzhou oni povas rekte paroli per telefono kun 100 landoj kaj regionoj

 
V. Trafiko
 


Fervojoj

    Lanzhou estas geografia centro de Chinio. Tie kunighas kvar trunkaj fervojoj: la Lanzhou-Xinjiang-a, Baotou-Lanzhou-a, Lanzhou-Lianyungang-a kaj Lanzhou-Qinghai-a. En 1997 la fervojoj en la provinco longis 1982 km, per kiuj oni transportis 42 miliardojn da tunoj da varoj kaj la pasaghera kvanto estis 5 miliardoj da hom-kilometroj.

Shoseoj

    En Gansu estas 72 shtataj kaj provincaj shoseoj, kiuj sin ligas kun la guberniaj kaj distriktaj shoseoj kaj formis shosean reton kun totala longeco de 35 mil km. Nun funkcias la ekspresaj vojoj de Tianshui al Beidao, de Lanzhou al aerodromo Zhongchuan. La shosea transporta kvanto estis 8.5 miliardoj da tunoj kaj pasaghera kvanto -- 500 milionoj da homojhkm.

Akvovojoj:

Aviado:
    Al Gansu nun kondukas 20 aerolinioj, entute 35700 km longaj. De Lanzhou oni povas rekte flugi al Pekino, Shanhajo, Kantono kaj Urumqi.

 

 
VI. Projektoj bezonantaj fremdan investon
 


    Akvoadministra, hidroelektra, fuela, transporta, nefera, olekemia, konstrumateriala, mashinfara, elektronika, malpezindustria, tekstila, farmacia, manghajha kaj agrikultur-flankokupa.

    Urbokonstruado kaj turismo. 

 

 

 
(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16