Qinghai
 
Shaanxi | Chongqing | Guizhou | Guangxi | Yunnan | Xinjiang | Gansu | Ningxia

Provinca registaro
Provincestro: Zhao Leji
Chefurbo: Xi'ning
Adreso:
Tel:
Retadreso:
http://www.qh.gov.cn/

Geografia situo
   Qinghai-provinco situas en nordoriento de la Qinghai-Tibeta Altebenajho, okcidenta Chinio. Tie estas fontejoj de Yangzi, la Flava Rivero kaj Lancangjiang, tial oni nomas ghin ankauh "fonto de la riveroj". Kun areo de 720 mil kvadrataj kilometroj ghi okupas la kvaran lokon de Chinio.
    La provinco situas sur altebenajho, averaghe pli ol 3 mil m. super la marnivelo, kaj 54% de ghia areo en la lokoj 4000-5000 m. super la marnivelo.

I. Geografio kaj natura stato
 
 

Naturaj richfontoj

Minajhoj
   Qinghai estas abunda je minajhoj. Tie oni jam trovis 123 specojn da minajhoj, el kiuj la rezervokvanto de 50 specoj estas inter la unuaj 10 lokoj de Chinio. La mondfama Qaidam estas richa je oleo kaj natura gaso. Tie kushas 30 sallagoj, kun totala sala rezervokvanto de 70 miliardoj da tunoj.

Akvo-energio

   Qinghai estas avantagha pro la hidroelektra fonto en la supra baseno de la Flava Rivero. Tie estas 178 hidroelektrejoj kun totala generatora kapacito de 21.66 milionoj da kW.
   Tie estas ankauh abundo da sunenergio, ventenergio kaj tervarmo.

Gresejo

     En Qinghai naturaj gresejoj estas multaj. Ghi estas unu el la 5 plej grandaj pashtejoj de nia lando. La totala areo de la gresejoj estas 36.466 milionojn da hektaroj, kiuj konsistigas 50.54% de la totala areo de la provinco.


Sovaghaj bestoj kaj vegetaloj

    En Qinghai vivas 411 specoj da sovaghaj vertebruloj. Inter la sovaghaj vegetaloj oni jam trovis 1 mil specojn da industriaj vegetaloj kaj 680 specojn da farmaciaj. El la 411 specoj da sovaghaj vertebruloj 21 estas protektataj de la shtato kaj 22 -- enlistigitaj en apendiciojn I kaj II de "la Internacia Komerca Traktato pri la Pereontaj Animaloj kaj Vegetaloj".

Turismo

    En Qinghai estas multaj vidindajhoj, originalaj naciaj moroj sur altebenajho, birda insulo en Qinghai-lago, Natura Parko Mengda, landfama lamaisma templo en Huangzhong, islama Moskeo Dongguan, unu el la 4 grandaj moskeoj en nordokcidento de Chinio, neghmonto A'nyemaqen tre tauhga por alpismo kaj turismo.

Medio

  Grunda erozio, trosekeco, reduktigho de arbaroj, malbonigho de la ekologia medio.

    Pro sia situo che la fontejo de riveroj, Qinghai estas tre grava geografie. En la estontaj 15 jaroj ghi dedichos grandan atenton al protekto de la ekologia medio kaj batalo kontrauh grunda erozio che la fontejoj de Yangzi-rivero, la Flava Rivero kaj en la loko chirkauh Qinghai-lago, trosekeca montregiono en la provinca oriento, akvorezervejo Longyangxia kaj Qaidam-baseno, al protekto de la naturaj arbaroj, stepoj, sovaghaj animaloj kaj vegetaloj, restauhro de la degenerintaj stepoj kaj akcelo de la kampshirmaj forstoj, pliigo de la kapablo de akvo-ter-konservado kaj protekto de akvofontoj por ke en la mezo de la 21-a jc. la provinco farighos bela loko kun ideala ekologia medio.

 
II. Loghantaro
 



Loghantoj:
5.03 milionoj (en 1998)

Loghantara kresko: 1.448% (en 1998)

Averagha vivodauro:

Nacioj

    En Qinghai vivas 44 nacioj, el kiuj la nacimalplimultanoj konsistigas 44.1% de la tuta loghantaro de la provinco. Tie de generacio al generacio vivas hanoj, tibet-nacianoj, hujoj, tu-oj, salar-oj kaj mongoloj.

 
 
III. Ekonomio
กก
Enlanda totala produktovaloro:
22.016 miliardoj da juanoj en 1998

Kresko de la nomita valoro:

Pokapa produktovaloro: 4367 juanoj (en 1998)

Financa enspezo: 11.27718 miliardoj da juanoj (en 1998)

Ekstera komerco:

  En 1999 la totala eksporta valoro de la provinco estis 86.86 milionoj da usonaj dolaroj kaj en la pasintaj 20 jaroj la provinco eksportis varojn de 1.64 miliardoj da usonaj dolaroj.

Fremda investo

    Ghis la fino de 1999 la provinco uzis entute 275 milionojn da usonaj dolaroj. (235 milionoj da usonaj dolaroj elspezitaj por la shtataj entreprenoj en Qinghai ne estas enkalkulitaj). La provinco sankciis entute 197 fremdajn entreprenojn kun totala investo de 547 milionoj da usonaj dolaroj. Kaj krome, oni plenumis kaj plenumas fremdajn projektojn kun totala investo de 50.94 milionoj da usonaj dolaroj.

    Ghis la fino de 1999 la provinco komencis 67 projektojn helpitajn de alilandanoj kun investo de 63.26 milionoj da usonaj dolaroj, el kiuj 14 estas plenumataj en 1999. Ili estas Projekto de Sinteza Agrikultura Disvolvo Haidong, helpita de la Monda Nutrajho-programo; Projekto de Disvolvo de Brutoj kaj Terpomoj en Qinghai, helpita de la Euhropa Unio; Kvartala Disvolvo helpita de Auhstralio.

Chefaj industrioj

    Agrikultura, hidroelektra, salkemia, nemetala kaj ole-gasa.

 

 
IV. Telekomuniko
 


Telefonio konduktila kaj senfadena

    Estas kompare progresaj la poshta kaj komunika instalajhoj. Per la programregaj telefonoj en Xining kaj plejparto de la subprovincoj kaj gubernioj oni povas kontakti chiujn lokojn de Chinio, 160 landoj kaj regionoj de la mondo.

 
V. Trafiko
 

 

Fervojoj

    La Lanzhou-Qinghai-a kaj Qinghai-Tibeta Fervojoj kaj 4 branchaj, 59 specialaj fervojoj iras de oriente okcidenten en la provinco kun totala longeco de 1300 km. Ghis la fino de 1999 la kapablo de pasaghera kaj var-transportado atingis 2 milionojn da homoj kaj 5.85 milionojn da tunoj respektive.

Shoseoj

    17200 km. La shosea reto ligas Xi'ning kun la tuta provinco.

Aviado

    Per aviadilo oni povas flugi de Xi'ning rekte al Pekino, Urumqi, Lanzhou, Xi'an, Kantono, Chengdu, Shanhajo, Golmud kaj Lhasa.

 
VI. Projektoj bezonantaj fremdan investon
 

    

En la pasintaj 20 jaroj Qinghai estis tre alloga al alilandaj entreprenistoj, kiuj investis malpez-industrion, tekstiladon, mashinfaradon, elektronikon, sal-kemian industrion, neferan industrion, agrikulturon, transporton kaj fuelon, el kiuj 60% estas ekspluataj kaj produktaj.

 
(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16