Chongqing
 
Shaanxi | Chongqing | Guizhou | Guangxi | Yunnan | Xinjiang | Gansu | Ningxia


Urbestro:
Bao Xuding

Adreso:

Tel:

Retadreso: http://www.cq.gov.cn/


Geografia situo
Chongqing situas en sudokcidento de Chinio, en la supra baseno de Yangzi-rivero. Ghi, kun totala areo de 82400 kvadrataj kilometroj, estas najbara al la provincoj Hubei, Hunan, Guizhou, Sichuan kaj Shaanxi.
I. Geografio kaj natura stato
 
 
Naturaj richfontoj

    En Chongqing estas multaj riveroj, kies ekspluatebla akvoenergio estas 7498200 kW. La rezervokvanto de ghia minerala akvo okupas la 3-an lokon de nia lando. Tie estas abundaj minajhoj. Oni jam konstatis la rezervokvanton de karbo, natura gaso, stroncio, bauhksito, mangano, kalkshtono, marmoro, spato, gipso, kvarco, hidrargo, salroko kaj aliaj 26 specoj da minajhoj, el kiuj la rezervokvanto de stroncio okupas la unuan lokon de Chinio kaj la duan lokon de la mondo.

      En Chongqing estas evidenta la stereoklimato, vivas diversaj animaloj kaj vegetaloj, richas turismaj lokoj kun naturaj kaj artefaritaj pejzaghoj. La grandnombraj montoj, riveroj, arbaroj, fontoj, akvofaloj kaj kavernoj bone manifestas la majestecon, kuriozecon, dangherecon kaj kvietecon de la naturo. Tie tre allogaj estas la specialaj turismaj lokoj: La Tri Gorghoj de Yangzi-rivero, nokta pejzagho de Chongqing, shtonaj skulptajhoj de Dazu, Hibiska Kaverno de Wulong, flosado sur Wujiang-rivero.

      Chongqing havas vastan kamparon kun multe da laboruloj kaj plie, la laborkosto estas kompare malalta.

 
II. Loghantaro
  Loghantoj: 30.6 milionoj (fine de 1998)  

Loghantara kresko:
0.551%
 

Nacioj

    En la municipo Chongqing plejparto de la loghantoj estas hanoj, kaj tie vivas nur 1.75 milionoj da nacimalplimultanoj, el kiuj 1.13 milionoj estas tughjaoj, 0.52 milionoj ?mjauhoj, kiuj vivas chefe en Fuling kaj 5 naciaj auhtonomaj gubernioj de Qianjiang-a Disvolva Distrikto.

 
III. Ekonomio
  Enlanda totala produktovaloro: 148.8 miliardoj da juanoj  

Kresko:
7.6%
 

Pokapa produktovaloro:
4853 juanoj  

Financa Enspezo: 7.1 miliardoj da juanoj (1998)  

Ekstera komerco

    En 1999 la importa kaj eksporta valoro estis 1.21 miliardoj da usonaj dolaroj, el kiuj la importa estis 720 milionoj da usonaj dolaroj kaj la eksporta -- 490 milionoj.

  Fremda investo

    Ghis la fino de 1999 en la tuta municipo estis 2mil projektoj, kiuj uzis fremdan investon de 5.2 miliardoj da usonaj dolaroj. Entreprenistoj el 40 landoj kaj regionoj investis 2 mil kompaniojn en Chongqing. 27 entreprenoj de Chongqing estas en la listo de la 500 plej fortaj entreprenoj de la mondo. La Ekonomia kaj Teknologia Disvolva Regiono de la shtata kaj provinc-niveloj farighis fenestro por la pordmalfermo kaj multe allogas eksterlandanojn.

  Chefaj industrioj

    Mashinfarado kun auhtaj kaj motorbiciklaj fabrikoj kiel la chefa parto, kemiindustrio kun natura gaso kaj farmacio kiel grava parto kaj metalurgia industrio kun bonkvalitaj shtalo kaj aluminio kiel la reprezentantoj.

 
IV. Telekomuniko
 


Telefonoj

    Fine de 1999 la programregaj telefonoj nombris 3.39 milionojn kaj 2.12 milionoj da telefon-abonantoj.

  Telekomunika kaj telefonia sistemoj

Jam konstruighis unuaklasa telekomunika reto inter Chongqing kaj Wuhan. Konstruighis ankauh satelita telekomunika ter-stacio kaj funkcias telefono liganta Chongqing kun 180 landoj kaj regionoj. Tie chi en chiuj gubernioj kaj distriktoj la telefonnumero estas 8-cifera.

 
V. Trafiko
 

  Fervojoj

    Tie estas 3 trunkaj fervojoj: la Chengdu-Chongqing-a, Hunan-Chongqing-a kaj Sichuan-Guizhou-a kaj 5 branchaj fervojoj, kiuj longas entute 537 km.

  Shoseoj

   5 shtatnivelaj trunkaj shoseoj kaj 17 interprovincaj shoseoj, longas entute 27200 km.

  Akvovojoj

    Che Yangzi-rivero oni konstruis havenojn kaj dekojn da dokoj. Funkcias ship-veturado de Chongqing al Shanhajo kaj eksterlanden. Mil-tonelaj shipoj povas iri sur rivero tutjare kaj la naviga vojo estas 4 mil km longa. Post finkonstruigho de la inghenierio de la Tri Gorghoj de Yangzi-rivero, la 10-mil-tonelaj shipoj povas rekte atingi Chongqing.

  Aviado

    Tie funkcias shtatnivela civila flughaveno kaj pli ol 50 aerolinioj internaciaj kaj enlandaj. La Wuqiao-aerodromo en Wanzhou kaj Zhoubai-aerodromo de Qianjiang nun estas en strecha konstruado.

 
VI. Projektoj bezonantaj fremdan investon
 


    Bazaj instalajhoj, shoseoj, pontoj, tuneloj, mezgradaj kaj malgrandaj hidroelektrejoj, bonordigo de akvoadministraj konstruajhoj por sinteza utiligo kaj irigacio, traktado de urba malpura akvo, media protektado, ekspluato de domoj kaj bienoj kaj aliaj urbokonstruaj projektoj.

  Agrikulturaj projektoj:

  Industriaj projektoj:

  Turismo kaj amuzado:

      Disvolvo de novaj industrioj kaj konstruo de disvolvaj distriktoj.  

 
(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16