Guizhou
 
Shaanxi | Chongqing | Guizhou | Guangxi | Yunnan | Xinjiang | Gansu | Ningxia

Provincestro: Qian Yunlu
Chefurbo:
Guiyang
Adreso:
Tel: 0851-6825445; 0851-6892455
Retadreso:
http:www.gzgov.gov.cn

Geografia situo

     Guizhou, kun totala areo de 170 mil kvadrataj kilometroj, situas en la orienta parto de la Yunnan-Guizhou-a Altebenajho, sudokcidenta Chinio .

I. Geografio kaj natura stato
    Naturaj richfontoj

    La provinco estas abunda je pluvo kaj la riveroj en sia irado formis multajn akvofalojn. Tie la hidroelektra rezervokvanto estas 18.745 milionoj da kW, per tio la provinco okupas la 6-an lokon en Chinio. La provinco estas abunda je natura gaso el karba stratumo. Chio chi faris Guizhou grava fuela bazo en la sudo de Chinio.

    Guizhou estas richa je minajhoj. Nun tie oni trovis 110 specojn da minajhoj, el kiuj oni jam konstatis la rezervokvanton de 76 specoj.

     Guizhou estas nomata "provinco de karbo". Tie la karba rezervokvanto estas 241.9 miliardoj da tunoj kaj oni jam konstatis 52.8 miliardojn da tunoj. Guizhou estas ankauh provinco kun fosfororichaj minajhoj, kies fosfora rezervokvanto konsistigas 44% de tiu de Chinio.

    En Guizhou vivas multe da specoj da animaloj kaj kreskas grandnombraj vegetaloj. Tie vivas 3800 specoj da sovaghaj animaloj, kreskas 3700 specoj da vegetaloj tauhgaj por farmacio, kiuj konsistigas 80% de la farmaciaj specoj de Chinio kaj per tio ghi estas unu el la 4 gravaj drogherbaj provincoj de Chinio. Tie vivas 83 specoj da raraj animaloj, protektataj de la shtato, el kiuj la Guizhou-aj rinopiteko, nigra presbito, sudchinia tigro, nigrakola gruo kaj aliaj 10 specoj estas la unuaklasaj animaloj protektataj de la shtato.

Turismo

    Guizhou estas ideala loko por turismo. Nun ghiaj turismaj fontoj estas en ekspluato. Tie finkonstruighis 120 turismaj lokoj, kiaj famaj Huangguoshu-akvofalo kaj Longgong-kaverno. Tie estas ankauh Botanika ghardeno Fanjingshan, Karsta primitiva arbaro Maolan, Primitiva arbaro che Chishui-rivero kaj Caohai-a birdoparko.


 
II. Loghantaro
 


Loghantoj: 36.58 milionoj (en 1998) 

Loghantara kresko:
1.426% 

Nacioj:

    En Guizhou vivas 49 nacioj, el kiuj 17 vivas tie de generacio al generacio: hanoj, mjauhoj, bujioj, dongoj, tughjaoj, jioj, gelauhoj, shujoj, hujoj,bajoj, jauhoj, ghuhangoj, mauhnanoj, mongoloj, mulauhoj, chjangoj kaj manchuroj. La nacimalplimultanoj konsistigas 36.77% de la tuta loghantaro de la povinco. 

 
III. Ekonomio
 


Enlanda totala produktovaloro:
84.3 miliardoj da juanoj (en 1998)

Kresko: 8.6 %

Pokapa produktovaloro: 2323 juanoj (en 1998)

Financa enspezo: 6.53426 miliardoj da juanoj (en 1998)

Ekstera komerco

    En 1998 la importa kaj eksporta valoro estis 627.61 milionoj da usonaj dolaroj, el kiuj 387.87 milionoj estis la eksporta kaj 239.74 da milionoj -- importa.

Fremda investo

    En 1998 la totala import- kaj eksporta valoro de la entreprenoj investitaj de eksterlando estis 61.39 milionoj da usonaj dolaroj, el kiuj la importa estis 44.68 milionoj kaj eksporta -- 16.71 milionoj kaj fakte oni uzis 181 milionojn da juanoj, je 30.8% pli multe kompare kun tiu en la pasinta jaro.

Chefaj industrioj

    materiala, mashinfabrika, elektronika, tekstila kaj malpezindustria, inkl. tiun de famaj vinoj, cigaredoj kaj minerala akvo.


 
IV. Telekomuniko

 

 


Telefonio

    885 mil konektiloj kaj 633 mil abonantoj.

 
V. Trafiko
 

 

Fervojoj

    Kun Guiyang kiel la centro, la Guizhou-Guangxi-a, Sichuan-Guizhou-a, Guizhou-Kunming-a kaj Hunan-Guizhou-a Fervojoj kun totala longeco de 1 468 km. trapasas la tutan provincon.

Shoseoj

    En la provinco estas 5 shtataj vojoj kaj 30 povincaj trunkaj vojoj. La shosea reto kun totala longo de 30 mil km ligas la provincan chefurbon kun chiuj urboj kaj gubernioj de la provinco.

Akvovojoj

    En 1998 la navigaj vojoj longis entute 33604 km kaj la jara transportokvanto estis 3150 mil tunoj.

Aviado

    Nun per aviadilo oni povas flugi rekte de Guiyang al Pekino, Kantono, Shenzhen, Shanhajo, Chengdu, Chongqing, Kunming, Guilin, Xiamen, Xi'an, Haikou, Changsha, Wuhan kaj aliaj 13 urboj.

 
VI. Projektoj bezonantaj fremdan investon
 

 

  1. Konservo kaj prilaboro de greno, legomoj, fruktoj, birdajhoj kaj brutajhoj kaj akvaj produktajhoj

  2. Forstumo kaj enkonduko de bonkvalitaj arboj

  3. Sinteza utiligo de bambuo

  4. Raciaj ekspluato, utiligo kaj konservo de akvo

  5. Konstruo kaj entreprenado de shoseoj, pontoj kaj tuneloj

  6. Teknologio por prilaboro kaj ekspluato de karbo

  7. Teknologia reformo de entrepenoj de titania fando kaj prilaboro

  8. Ekspluato de ercomagraj metalaj minajhoj

  9. Teknologia reformo de entreprenoj de bariaj saloj

10. Ekspluato de fosfora minajho, produkto de fosforaj kemiindustriajhoj

11. Disvolvo kaj produkto de novtipaj elektronikaj pecoj

12. Produkto de drogoj kaj pretigitaj chin-medicinaj medikamentoj

13. Disvolvo, konstruo kaj entreprenado de turismaj instalajhoj

 

 

 
(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16